Sunbrilis, kaj mi marŝis al la picejo Jami. La vendistoj estis baratanoj: Saĉet kaj Ĝot. Mi trinkis dietan kolaon. Estis multaj adoleskuloj la 8-an de majo de 2024, sur Lulu-insulo. Poste, mi iris al la kafejo Starbukso. Mi trinkis nigran glacikafon. La baristoj estis Ross la filipina kafejestro, Denisa la filipinanino, kaj Ljoŭ la granda hunan-ĉino. Mi parolis al Ljoŭ antaŭe kelkfoje. Li legis libron por studi fariĝi manaĝero. Pri spiriteco, li kiel mi interesiĝis pri Daŭdeĝingo, la plej konata fontoteksto de Taoismo. Pri Budaismo, li pensis, ke pli da ĉinoj devus fariĝi disĉiploj. Mi menciis pri Ŝintoismo en Japanio. Mi diris al li, ke kiam japanoj tranĉis fruktojn, estis kiel preĝado aŭ rito. Ambaŭ ni sciis pri la multeco da ateismo aŭ sekulareco en Ĉinio. Lin mirigis mia komento pri la "spiriteco en scienco" inter japanoj. Tion mi malfacile povis klarigi al li.
No comments:
Post a Comment