Tuesday, November 30, 2021

Maitreya

Kiel iu, kiu kreskis ambaŭ en Filipinoj kaj en Nordameriko, mi vidis statuetojn de la dika Majtrejo-Budao en ceramiko kaj ligno. Ili intrigis min.

As someone who grew up both in the Philippines and in North America, I have seen statuettes of the fat Maitreya Buddha in ceramic and wood. They have intrigued me.

Mike

Eble inter miaj amikoj, Miĥaelo estas la plej bela.

Maybe amongst my friends, Michael is the most handsome.

Mi pensas, ke Miĥaelo volas vivi reen en la PRĈ.

I think that Michael wants to live back in the PRC.

Violet Evergarden

Unu el miaj plej ŝatataj japanaj animeoj estas la franĉizo Viola Ĉiamĝardeno, kiu estas vere de la vaporpunka ĝenro.

One of my favourite Japanese anime is the franchise Violet Evergarden, which is verily of the Steampunk genre.

Transmigradoj

Budaisma “renaskiĝo” kaj hindua “reenkarniĝo” estas teknike malsamaj. Renaskiĝo estas la transmigrado de “karmaj tendencoj” aŭ “rivereto de konscio”. Dume, reenkarniĝo estas la transmigrado de “animo”.

Buddhist “rebirth” and Hindu “reincarnation” are technically different. Rebirth is the transmigration of “karmic tendencies” or “stream of consciousness.” Meanwhile, reincarnation is the transmigration of “soul.”

Mia patro kredis, ke kiam li mortos, li renaskiĝos en alia korpo en alia mondo—alia “planedo”. Mi ne estis certa, ĉu li parolis pri budaisma “renaskiĝo” aŭ hindua “reenkarniĝo”. Tamen, li diris, ke la “menso”, kiel li asertis, transmigros en novan korpon. Antaŭ ol li konvertiĝis al baptista protestanto, kiel romkatoliko, li esploris la paranormalan ĝenron, kiel ekzemple libroj de Tuesday Lobsang Rampa kaj Erich von Däniken.

My father believed that when he would die, he would be reborn in a different body in a different world—a different “planet.” I was not sure if he was talking of Buddhist “rebirth” or Hindu “reincarnation.” Nevertheless, he said that the “mind” as he put it would transmigrate into a new body. Before he converted to a Baptist Protestant, as a Roman Catholic, he did explore the paranormal genre, such as books by Tuesday Lobsang Rampa and Erich von Däniken.

Internacia Budaisma Templo

Mi invitis miajn gepatrojn havi budaisman manĝon en la teretaĝo de la Internacia Budaisma Templo. Ni manĝis bongustan manĝon. Ni prenis kelkajn senpagajn librojn de tie pri budaismo. Mia patro komencis legi ilin, sed mi avertis lin, ke la angla estas neortodoksa.

I invited my parents to have a Buddhist meal in the ground floor of the International Buddhist Temple. We ate a delicious meal. We took some free books from there about Buddhism. My father started reading them, but I warned him that the English was unorthodox.

Wat

La interno de Wat Yanviriya, mia taja templo en Vankuvero, estis vasta halo kun durligna planko, kie meditantoj sidis. Budao-sanktejo estis antaŭa.

The interior of Wat Yanviriya, my Thai temple in Vancouver, was a spacious hall with hardwood flooring, where meditators would sit. A Buddha shrine was in front.

Ĉe Wat Yanviriya, mia taja templo en Vankuvero, oranĝvestitaj monaĥoj meditis longajn posttagmezojn en ĝardena belvedero.

At Wat Yanviriya, my Thai temple in Vancouver, orange-robed monks whiled away meditating long afternoons in a garden gazebo.

Viko

Kiam mi estis kreanta je Viko, unu el miaj unuaj artefaritaj lingvoj, mi faris la eraron lasi la homoniman ŝaltilon dum la vortgenerado. Iu en la Reto atentigis min, kaj mi refaris mian vortprovizon per la homonima malŝaltilo.

When I was creating Viko, one of my first conlangs, I made the mistake of leaving the homonym switch on during the vocabulary generation. Someone on the Web alerted me, and I redid my vocabulary generation with the homonym switch off.

Ree Suda Azio

La tamila lingvo allogas min pro sia skribaĵo. La panĝaba lingvo estas populara en la areo de Vankuvero.

The Tamil language attracts me because of its writing. The Punjabi language is popular in the Vancouver area.

Suda Azio

Inter sudaziaj lingvoj, mi preferas la palian, sanskriton, kaj la hindian. La palia estas por la studo de suda budaismo. Sanskrito estas por la studo de norda budaismo kaj hinduismo. La hindia estas grava en Barato, kaj mi scivolas, kiom bona estas sciencfikcio skribita per la hindia. Mi spektis la sciencfikcian filmon Prometeo dublitan per la hindia, kio estis fascina.

Amongst South Asian languages, I prefer Pali, Sanskrit, and Hindi. Pali is for the study of Southern Buddhism. Sanskrit is for the study of Northern Buddhism and Hinduism. Hindi is important in India, and I wonder how good is science fiction written in Hindi. I saw the sci-fi movie Prometheus dubbed in Hindi, which was fascinating.

Komunismo

“Ni bezonas ian komunismon.” “Kion vi celas?”

“We need some form of communism.” “What do you mean?”

“Estas pli bone loĝi en komunista apartamento.” “Kion vi celas?”

“It is better to live in a communist apartment.” “What do you mean?”

Animismo

Animismo temas ne nur pri la animoj en animaloj, sed kompreneble ankaŭ ĉe homoj, same kiel plantoj, fungoj, rokoj, la luno, montoj, ĉielo, nuboj, riveroj, ktp.

Animism is not just about the souls in animals, but of course, in humans too, as well as plants, fungi, rocks, the moon, mountains, sky, clouds, rivers, etc.

Sunday, November 28, 2021

Historio

Historiistoj, kiel Olaf Stapledon, agnoskas la altiĝojn kaj malaltiĝojn de historio, kaj li, kiel aliaj sciencfikciaj verkistoj, priskribas tiun saman temon.

Historians, as Olaf Stapledon, acknowledge the ups and downs of history, and he, as other sci-fi writers, expounds on that very theme.

Kelkaj sciencfikciaj verkistoj, kiel Arthur C. Clarke, ne antaŭvidis mondmiliton, sed la daŭran sagaon de kosmaj esploro kaj koloniigo.

Some sci-fi writers, such as Arthur C. Clarke, did not envision a world war, but the continuing saga of space exploration and colonization.

Iuj sciencfikciaj filmoj, kiel La Kvina Elemento de Luc Besson, antaŭvidas luksan vojaĝon en la kosmo estonte. En la lasta tempo, spacvojaĝoj estis pli la aktiveco de arme-simila personaro.

Some sci-fi movies, such as Luc Besson’s The Fifth Element, envision luxury travel in space in the future. In recent time, space travel has been more the pursuit of military-like personnel.

Animist-Buddhist

Mi estas loĵbanisto-esperantisto, dum mi estas animisto-budaisto.

I am a Lojbanist-Esperantist, whilst I am an Animist-Buddhist.

Saturday, November 27, 2021

Eseo pri Ornitologio

Antaŭlonge mi verkis eseon pri birdoj en elementa lernejo. Post multaj jaroj, mi esperantigis ĝin pro praktiki Esperanton. Kaj jen estas la rezulto:

Birdoj

Birdoj ofte aspektas kiel "glorigitaj reptilioj". Sed, oni traktas ilin kiel apartigitan klason, Aves. Birdoj distingiĝas de aliaj animaloj pro siaj plumoj, ne pro la povo de flugo. Ne ĉiu birdo povas flugi. Ja, la unuaj birdoj en la mondo estis nur reptilioj kun plumoj. Fosilioj donas pruvaĵon ke estis tiel.

La unua birdo, la Archaeopteryx, vivis sur la Tero antaŭ 140 milionoj da jaroj dum la Ĵurasa Periodo. La Archaeopteryx povis flugi, sed ne tre bone ĉar ĝi ne havis fortan brustoston por subteni la muskolojn de siaj flugiloj. La Archaeopteryx havis dentojn, longan ostan voston, kaj skvamojn sur la kapo. Ĝi havis tri ungojn antaŭ ĉiu flugilo.

La Archaeopteryx evoluis al pli altgradaj birdoj, kiel al la Hesperornis, kiu estis plonĝisto kaj pli ol unu metron de longeco, kaj al la Ichthyornis, kiu estis malgranda ŝternojda marbirdo. Tiuj birdoj evoluis plu al formoj kiuj aspektas kiel modernaj anasoj, ardeoj, pelikanoj, kaj strutoj. Ekzistas proksimume dek mil vivantaj specioj da birdoj.

La birda anatomio elmontras adaptojn por flugo. La skeleto estas kava por ke la pezo reduktiĝas. La plumaro estas malsimplega konstruo por ke la birdo estas aerodinamika, varma, kaj seka. La birda spirada sistemo bezonas du spirojn por trakti unu ŝarĝon da aero. La aero trairas la malantaŭajn aersakojn dum la unua enspirado, do trairas la pulmon dum la unua elspirado, do trairas la antaŭajn aersakojn dum la dua enspirado, kaj do trairas la trakeon kaj la buŝon dum la dua elspirado. 

Plejparto da birdoj estas sociemuloj. Tamen, kelkaj birdoj, kiel la rabobirdoj, estas solemuloj. Ajna socio bezonas lingvon por interkompreniĝi. Per kantoj, birdoj komunikas. Kanto estas grupo de sonoj ripetataj intervale en distinga formo. Birdoj ankaŭ faras vokojn. Voko uziĝas por averti aliajn birdojn pro danĝeroj, allogi kunulojn, kontroli gregon, aŭ sciigi birdidojn ke la nutraĵo estas preta. La papago povas imiti aliajn sonojn por kamuflo. Birdoj komunikas ne nur per la voĉo, sed ankaŭ per la korpmovado, kiel en la maniero en kiu ili etendas siajn flugilojn, malfermas siajn bekojn, aŭ flugas en la aero. Tiuj agoj ŝajnas havi semantikojn por la birdoj.

Por protekti sin, birdoj havas diversajn kutimojn. Kelkaj birdoj formas cirklon por gardi kontraŭ danĝeroj. Kiam birdoj estas en danĝera situacio, ili ofte forflugas aŭ forkuras, aŭ eĉ bekas la entrudiganton. En la vintro, kelkaj birdoj flugas suden por eviti la malvarman veteron. Migrantaj birdoj kutime havas estron en la antaŭo de la grego.

La dieto de birdoj varias je la specio. Pingvenoj manĝas fiŝetojn kaj maralgon. Hirundoj, silvioj, kaj similaj birdoj plejparte manĝas insektojn. Vulturoj manĝas la postlasitaĵojn de la manĝaĵoj de aliaj animaloj. Rabobirdoj manĝas nur karnon, ofte, de insektoj, aliaj birdoj, ronĝuloj, serpentoj, aŭ eĉ simioj. Strigoj glutas siajn predojn tute; la digestiga sistemo muelas la nutraĵon per roketoj kaj fine elpelas la nedigesteblaĵon kiel boluson. La delikatan kolibron nutras nektaro de floroj.

Birdoj, similaj al reptilioj, demetas ovojn. La plej granda ovo apartenas al estingiĝinta birdo, la elefantbirdo. Ĝia ovo estis trioble pli granda ol la ovo de la emuo. La plej malgranda ovo apartenas al la larĝbeka kolibro. Ĝia ovo estas nur tiel dika kiel la homa fingro. La koloroj kaj makuloj sur la ovo estas kamuflo. Blankaj ovoj ofte apartenas al birdoj kiuj nestiĝas en truoj aŭ tuneloj.

La genetika seksdistingado de birdoj estas la malo de mamuloj. En mamuloj, la maskla sekso havas la sekskromosomparon 'XY' kaj la femala sekso havas la paron 'XX'. En birdoj, la maskla sekso havas la sekskromosomparon 'ZZ' kaj la femala sekso havas la paron 'ZW'. La signifo estas ke la birda femalo estas la determinanto de la sekso de sia ido, sed la mamula masklo estas la determinanto de la sekso de sia ido.

Je birdoj, oni vidas vertebrulan klason eble tiel altgradan kiel mamulojn. Birdoj eĉ elmontras kelkajn kondutmodelojn je malsimplego kiu ne troviĝas en mamuloj.

Wednesday, November 24, 2021

Ziguratoj

In the Near East, my linguistic interests comprise Arabic, Hebrew, Turkish, and Farsi. I remember a curious cookbook in the then underdeveloped ground floor of my house in the 1970s. It had drawings of ancient ziggurats, jars, food, and other artefacts, which captured my interest in the Near East. As a teenager, I casually tried to learn Arabic, from borrowed books from Lulu Island's central library. By the age of 25, almost 26, I enjoyed an adventurous December in beautiful Egypt. Seeing the Great Pyramids was a goal, which I achieved early in life.

En la Proksima Oriento, miaj lingvaj interesoj konsistas el la araba, la hebrea, la turka kaj la persa. Mi memoras kuriozan kuirlibron en la tiama subevoluinta teretaĝo de mia domo en la 1970-aj jaroj. Ĝi havis desegnaĵojn de antikvaj ziguratoj, kruĉoj, manĝaĵoj, kaj aliaj artaĵoj, kiuj kaptis mian intereson pri la Proksima Oriento. Kiel adoleskanto, mi hazarde provis lerni la araban, el pruntitaj libroj de la centra biblioteko de Lulu-insulo. Je la aĝo de 25, preskaŭ 26, mi ĝuis aventuran decembron en bela Egiptio. Vidi la Grandajn Piramidojn estis celo, kiun mi atingis frue en la vivo.

Monday, November 22, 2021

Spekti la Historion

Mi spektis videojn pri la Dua Mondmilito en la Eŭropa kaj Pacifika Teatroj. (La voĉaj bandoj estas per la hispana.) Mi opinias, ke ja la pasinteco estis brutala. La milito estis vere detrua.

I have been watching videos about World War II in the European and Pacific Theatres.  (The sound tracks are in Spanish.)  I opine that indeed, the past was brutal.  The war was really destructive.

Friday, November 19, 2021

Transmigrado

Budaisma "renaskiĝo" kaj hindua "reenkarniĝo" estas teknike malsamaj. Renaskiĝo estas la transmigrado de "karmaj tendencoj" aŭ "rivereto de konscio". Dume, reenkarniĝo estas la transmigrado de "animo".

Buddhist "rebirth" and Hindu "reincarnation" are technically different. Rebirth is the transmigration of "karmic tendencies" or "stream of consciousness." Meanwhile, reincarnation is the transmigration of "soul."

Caleb

La 19-an de novembro de 2021, dum mia hejmenvojo de la kafejo sur Lulu-insulo, mi vidis paperpecojn disŝutitajn flanke de alirvojo. Ŝajne, ili estis skribaĉoj de infano nomita Caleb. Estis skribaĵoj kaj desegnaĵoj. Vortoj kiuj frapis min estis "Ĝangala Juro".

On the 19th of November of 2021, on my way home from the cafe on Lulu Island, I saw pieces of paper strewn on the side of an access road. Apparently, they were scribblings of a child named Caleb. There were writing and drawings. Words that struck me were "Jungle Law."

Gepatroj

Mia patro, naskita kiel romkatoliko en Filipinoj, konvertiĝis en Nordameriko al baptista protestanto sub la gvidado de aliaj filipinanoj. Tiutempe, li estis heksigita per senlaboreco. Li ofte estis komercisto de malsamaj varoj kaj manĝaĵoj. Malgraŭ nomi sin kristano, li kelkfoje ekskursis en budaismon, praktikon de meditado, kaj ideojn de reenkarniĝo. Li kredis, ke kiam li mortos, li renaskiĝos en malsama korpo en malsama mondo—malsama "planedo".

My father, born as a Roman Catholic in the Philippines, converted in North America to a Baptist Protestant under the guidance of other Filipinos. At the time, he was hexed by joblessness. He was often a businessman of different wares and foodstuffs. Despite calling himself a Christian, he sometimes forayed into Buddhism, practice of meditation, and ideas of reincarnation. He believed that when he would die, he would be reborn in a different body in a different world—a different "planet."

Multaj el vi ŝatas mian patrinon ĉar ŝi estas neotena kaj havas nigrajn harojn kaj olivecan haŭton nuancitan per helflava. Ŝi estas duplicema pri siaj baptistaj protestantaj kredoj, kaj ŝi tamen provas kompreni budaismon. Naskita romkatolika en Filipinoj, ŝi estis ĝentila virino, kiam ŝi estis pli juna, sed en pli postaj jaroj en Nordameriko, ŝi fariĝis pli melankolia kaj severa. En pli postaj jaroj, ŝi daŭre trovas malfacila regi siajn ĵaluzon kaj koleron.

Many of you like my mother because she is neotenic and has black hair and olive skin tinged with light yellow. She is duplicitous about her Baptist Protestant beliefs, and she does try to understand Buddhism, nevertheless. Born Roman Catholic in the Philippines, she was a genteel woman when she was younger, but in later years in North America, she has become more melancholy and harsh. In later years, she still finds it difficult to control her jealousy and anger.

Saakit

 “Saakit.”

—piyopi317, Instagram

Thursday, November 4, 2021

Angilo

La 3-an de novembro 2021, estis pluva, malluma tago. En la kafejo, mi trovis la solan malfermitan lokon ĉe tablo apud la lavĉambro. Tie, mi trinkis mian glacian verdan teon. Ĉe tablo preter mia estis blonda studento kun granda bicepso kun tatuoj. Hans la nederlandano ruliĝis per sia rulseĝo. Mi aliĝis al li ĉe alia tablo. Tie, ni diskutis multmiliardulojn: la spaca teknologio de Elon Musk kaj la medicina teknologio de Bill Gates. Poste, ni diskutis pri Jukatano. Mi diris, ke mi estis en la temploj ĉe Tulum, proksime de klifo, kiu rigardas blankan sablan plaĝon, aspektante kiel sciencfikcia scenejo. La alian tagon, li menciis, ke nederlandanoj manĝis angilon. Mi proponis, ke li provu la "unagi donburi", dolĉan glazuritan angilon sur rizo, ĉe la proksima japana restoracio.

On the 3rd of November of 2021, it was a rainy, somber day. At the cafe, I found the only open spot at a table near the washroom. There, I drank my iced green tea. At a table beyond mine was a blond student with big biceps with tattoos. Hans the Netherlander rolled in with his wheelchair. I joined him at another table. There, we discussed multibillionaires: Elon Musk's space technology and Bill Gates' medical technology. Then, we discussed the Yucatan. I said that I have been to the temples at Tulum, near a cliff overlooking a white sandy beach, looking like a science fiction set. The other day, he mentioned that Netherlanders ate eel. I suggested that he try the "unagi donburi," sweet glazed eel on rice, at the nearby Japanese restaurant.

Tuesday, November 2, 2021

Kalmaroj de Titano

La 1-an de novembro 2021, mi aliĝis al Hans la nederlandano ĉe lia tablo en la kafejo. La tago post Haloveno estis pluva ekstere. Dum mi trinkis glacian verdan teon, Hans donis al mi pecon da bruna bombono. Li elprenis vazon da arakidoj kaj volis doni al mi, sed mi diris, ke mi ricevas aknojn de arakidoj. Kiel infano en Kezonurbo, mia familio havis arakidbienon proksime de nia tereno; ni bolis ilin, kaj mi manĝis, ĉar mi ne estis alergia kiel antaŭpubeculo. Ni poste parolis ĉion pri astronomio: eksoplanedoj, asteroidoj, kaj la lunoj de la gasgigantoj. Titano, luno de Saturno, estas speciale mirinda kun siaj nigraj metanaj riveroj, lagoj, kaj maroj. Hans diris, ke la venontaj kvindek jaroj estos ekscitaj por astronomio. Dum ni parolis, granda bela viro kun muskola konstruo envenis, mendis kafon kaj foriris.

On the 1st of November of 2021, I joined Hans the Netherlander at his table in the cafe. The day after Halloween was rainy outside. Whilst I was drinking iced green tea, Hans gave me a piece of brown candy. He took out a jar of peanuts and offered me, but I said that I get pimples from peanuts. As a child in Quezon City, my family had a peanut farm near our lot; we boiled them, and I ate, as I was not allergic as a prepubescent. We then talked all about astronomy: exoplanets, asteroids, and the moons of the gas giants. Titan, a moon of Saturn, is specially stunning with its black methanic rivers, lakes, and seas. Hans said that the next fifty years will be exciting for astronomy. As we talked, a big handsome man with a muscular build came in, ordered coffee, and left.

La tagon post Haloveno de 2021, ĉe la kafejo, Hans la nederlandano kaj mi parolis pri la polderoj en Nederlando kaj kuirartoj. Mi diris al li, ke mi faris mian raporton pri Nederlando en bazlernejo. Mi lernis pri polderoj. Hans diris, ke nederlandanoj manĝas krudan fiŝon. Mi menciis la fiŝpladon "gravlax" en Svedio.

The day after Halloween of 2021, at the cafe, Hans the Netherlander and I talked about the polders in the Netherlands and cuisines. I told him that I did my report on the Netherlands in elementary school. I learned about polders. Hans said that Netherlanders ate raw fish. I mentioned the "gravlax" fish dish in Sweden.

En la kafejo la pluvan tagon post Haloveno de 2021, Hans la nederlandano menciis al mi, ke itala manĝaĵo estis "akirita gusto" por li. Li menciis la metodon por moligi polpon kaj kiel la inko komplimentis la pladon. Mi menciis la spagetojn de nigra kalmarinko. Mi diris, ke mi ŝatas ĉiujn marmanĝaĵojn, inkluzive polpojn, kalmarojn, kaj sepiojn, kio tordis lin. Poste, mi menciis, ke mi ŝatas musakon, grekan lazanjeskan pladon kun melongenoj. Hans diris, ke kiel nederlandano, li ŝatas "simplajn viandon kaj terpomojn". Sed nederlandanoj ja manĝas krudan haringon.

At the cafe the rainy day after Halloween of 2021, Hans the Netherlander mentioned to me that Italian food was "acquired taste" for him. He mentioned the method of tenderizing octopus and the way the ink complimented the dish. I mentioned the black squid ink spaghetti. I said that I liked all seafood, including octopus, squid, and cuttlefish, which made him squirm. Then, I mentioned that I liked moussaka, a Greek lasagna-type dish with eggplants. Hans said that as a Netherlander, he liked "plain meat and potatoes." But Netherlanders do eat raw herring.