Tuesday, May 7, 2024

Nov-Orleano kaj Kostariko

Mi marŝis duafoje dum la sunbrila mateno al la kafejo Starbukso. Mi ricevis tie provekzempleron de la somerbera limonada refreŝigo, kiu estis ekzota blua kaj viola trinkaĵo, el la barata baristino Sohana. Tien alvenis la baristoj, kiuj estis Simona la anglino kaj Francis la mestizo kri-indiana kaj blanka. En la kafejo, mi parolis kun mia fiĝia najbarino Sandra, kiu havis ĉinajn kaj baratajn genojn. Ŝi kaj familianoj, inkluzive de la frato Isaako, ferios en Nov-Orleano kaj Kostariko, kie estos ĝangaloj kaj amikoj. Tio estos ŝia dua vizito en Kostariko. Sandra atendis siajn kafon kaj amikinon en la kafejo. Mi trinkis ankaŭ nigran glacikafon en la kafejo. Hejmenirante, mi vidis la grek-kiprajn najbarojn, kiuj estis Georgo la filo kaj Nikki la patrino. La edzino de Georgo estis la japana Ĉika. Estis la 7-an de majo de 2024, sur Lulu-insulo.

No comments:

Post a Comment