Monday, June 3, 2024

Silenta Kurado

Kris la kafofaristo en la kafejo Starbukso havas nun duan laboron: Li laboras en la Konservatorio Bloedel supre de la Parko de la Reĝino Elizabeta. Mi diris al li, "Ekzistas kankroj en la parko!" La interesaj bestoj troviĝas en la riveretoj. La belega parko troviĝas ĉe estingita vulkano. Kris estas diplomito de la universitato, UBC. Li estas japana-angla mestizo. Estas la 3-an de junio de 2024. La Konservatorio memorigas min pri la filmo Silenta Kurado kun ĝardenoj en kupoloj en la kosmo.

No comments:

Post a Comment