Tuesday, June 4, 2024

Kuketo

Matene tre ventas. Kaj pluvas. Mi marŝas. Estas la 4-an de junio de 2024, sur Lulu-insulo. En la kafejo, mi trinkas glacian nigran kafon kaj manĝas filipinan ube-ignaman kuketon hopio kun bela violaĵo en ĝi. La kutima kafotrinkanta kolombiano sidas apud la fenestro kun flavverdaj arboj ekstere. Hejmenirante, mi vidas muzulmanon kaŭrantan sur la trotuaro; li aŭskultas radion en alia lingvo.

No comments:

Post a Comment