Friday, June 14, 2024

BLUSO

Vespere estas mia triafoja marŝado al la kafejo Starbukso dum la tago, la 14-an de junio de 2024. En la kafejo, mi trinkas botelon da blua likvo de Rajz, kiu havas persikan kaj mangan gustojn, kaj kiu havas kombuĉon, specon de fermentaĵo. Ĝi memorigas min pri la blua Romula Elo kaj la turisma planedo Risa en la sciencfikcia koncesio Stela Vojaĝo. Mi manĝas terpomflokojn. Ju-Ĉen la dika ŝanhajano sidas sur alta seĝo apud alta tablo studante filozofion. Li ŝajnas aĝi malpli ol 30 jarojn. Li skribas ion sur sia mano. Ĉe angula tablo sidas kvin kutimaj kaftrinkantoj, eŭropanoj, kiuj ĉiuj aĝas pli ol 70 jarojn. Ĉe aliaj tabloj estas ĉinoj kaj blankuloj de variaj aĝoj. Mi eliras. Mi ekstere renkontas povran Nikolan, kiu petas min aĉeti lakton por ŝi. Kaj mi mole diras, "Bedaŭrinde." Mi aldone diras al ŝi, "Mi ne kredas je mono." "Ĉio bonas!" ŝi respondas. Hejmenirante, mi pasas tra la herba kampo kun la fora blua montaro.

No comments:

Post a Comment