Mi sonĝis ĉi-matene, la 17-an de junio de 2024, pri la tagoj de registrado en granda tropika universitato kun mia korpulenta amiko Ĵef Mazi, japana mestizo, por studi biologion. Kie mi parkumis mian nigran MR2? Matene antaŭ la naŭa, en la reala mondo, mi marŝis al la Lulu-insula kafejo Starbukso por trinki glacian nigran teon tie. Ĉe alia tablo sidis du eŭropanoj studante paperan mapon, parolante eble iun dialekton de la germana. Kaffaristo diris, ke ili estas "kiel Ernest Borgnine" humure. Mi vestis min per viola ĉemizo kun bildo de rokpentraĵo fare de la indianoj de Lil'wat. Ekstere pluvis.
No comments:
Post a Comment