Thursday, June 13, 2024

MANILA SELEKTO

Kiam mi iras al la Lulu-insula kafejo, mi marŝas tra la aleo en la parko, kaj tie estas staranta kaj poste kuranta griza kuniklo. Sunbrilas, kaj la ĉielo estas klare blua, la 13-an de junio de 2024. En la kafejo, mi legas libron de Tove Jansson en Esperanto, dum mi trinkas glacian nigran kafon. Mi iomete manĝas filipinan mungofaban kuketon "hopio" de Manila Selekto. La kaffaristoj estas Ljoŭ la granda hunan-ĉino kaj Ĵesika la vjetnamino, kiu pensas, ke mi ne atendu: "Vi jam parolis kun Gregorio, kaj ĉiuj nur ploras." Ekstere, Ĝejsono la blanka sciencfikcia fanatikulo diras, ke li "ĝonzas por kafo", kaj mi diras al li, ke mi ne scias, kio estas "ĝonzi". Tamen, ni intersalutas.

No comments:

Post a Comment