Leo vidis la ŝipojn preter la vasta marbordo. Sur la flankoj de la ŝipoj skribiĝis strangaj logogramoj de aliaj kontinentoj. Sendube, estis stranguloj en tiuj ŝipoj. Leo daŭrigis sian marŝadon laŭ la marbordo de blanka sablo. La radioj de la du sunoj en la bluviola ĉielo batis la virojn sur la varmega grundo.
Leo marŝis laŭ la antikva strato. Kaj li vidis ĉe malhela flanko violajn vitojn grimpantajn flavgrizan ŝtonan muron kun ekzotaj logogramoj. Li ne povis legi ilin, ĉar la lingvo estis de la Sudorienta Kontinento. Li scipovis nur la lingvon de la Nordokcidenta Kontinento. Kaj nun, Leo troviĝis en la Centra Kontinento. Venis al li la saŭdado pri lia hejma kontinento. Ho ve!
No comments:
Post a Comment