Mi troviĝas en la kafejo Starbukso antaŭ la deka matene, la 4-an de junio de 2024. La filipina kafofaristino Maria senpage donas al mi glacian nigran kafon. Alia kafofaristino estas tie, Maja la japana-mezorienta mestizino. (La metamorfa ekstertera karaktero Maja troviĝas en la interesa televidserio Spaco: 1999.) Pli malfrue, mi iras al la picejo kun mia kafo. Mi akiras du skatolojn da bluberoj por kvin dolaroj el ĉina vendistino en la apuda azia fruktovendejo. Ŝi atentigas min pri la tajvanaj ananasoj, sed mi diras, ke mi havas alergion de ili. Mi manĝas la bluberojn en la picejo. Mi havas ankaŭ picon. Hejmen mia kuzino Eva alportas ĉinan manĝaĵon, kiun mi manĝas sur la balkono. Nubas ekstere.
No comments:
Post a Comment