Monday, June 3, 2024

La Ilustrita Viro

Terure pluvis vespere sur Lulu-insulo kiel en la venusa episodo en la libro kaj la filmo La Ilustrita Viro. Marŝante, mi preterpasis la vjetnaman restoracion Pho Khang. Kaj Lejla la posedantino eniris ĝin. En la kafejo Starbukso, Petro la anglo, Květa la ĉeĥino, kaj kantonulo diskutis pri la judoj kaj la hebrea lingvo. Mi sidis ĉe fora tablo, trinkante glacian avenan lakton kaj manĝante kolbasan fromaĝan ovan sandviĉon. La kutima kolombiano troviĝis ĉe alia tablo. Mi vizitis ankaŭ la picejon Jami. Estis la 2-an de junio de 2024.

No comments:

Post a Comment