Mi vestas min per viola toĉemizo kun indiana arto sur ĝi. Mi havas nigran ŝorton, verdan ĉemizjakon, verdan ĉapon, kaj flavverdajn ĝardenŝuojn. Mi troviĝas duafoje ĉi-matene en la kafejo Starbukso, kie mi trinkas glacian nigran kafon kun fraga siropo. Romjo la filipinano el Batangas-provinco parolas kun mi. Mi uzas respektnivelan tagalogan kun li, ĉar li ŝajnas esti de alia generacio. Li diras al mi, ke li vizitas Filipinojn je ses monatoj ĉiujare. Kris la japana-angla mestizo kaj Karina la rusino eniras tra la pordo. Multaj Lulu-insulanoj havas oldlandan sentimenton pri Anglio, sed ne mi, kiu pli admiras landojn kiel Hispanion, Grekujon, Portugalion, Japanion, Francion, kaj Tajlandon. Sed, mi ja ŝatas landojn, kiel Anglion kaj Japanion, kie estas plene de bona sciencfikcio. Hejmenirante, mi marŝas tra herba kampo, kaj la fora blueta montaro obskuriĝas de nuboj. Tamen, iom sunbrilas, la 14-an de junio de 2024.
No comments:
Post a Comment