La ĉielo grizas. Pluvetas. Mi marŝas ĉi-matene al la Lulu-insula kafejo Starbukso. Tie, mi trinkas glacian nigran kafon. Ĉe alia tablo apud la fenestro troviĝas du kafotrinkantaj eŭropanoj parolante strangan lingvon. La viro pretendas, ke ĝi estas la rumana, sed mi pensas, ke ĝi estas iu slava lingvo. Mi flustras, "En Eŭropo estas ankoraŭ kiel la 1950aj jaroj: la usoniĝo kaj la lernado de la angla." Ĉe mia tablo, mi manĝas tri filipinajn mungofabajn kuketojn "hopioj" de Manila Selekto. La produkta kovraĵo estas blanka kaj verda. Estas la 14-an de junio de 2024. Multaj japanoj ŝatas la numeron 14.
No comments:
Post a Comment