Wednesday, October 4, 2023

Viktorio

En Marto de la jaro 2002, la familio Ferrer, inkluzive de onklo Ĵo, onklino Mila, kaj kuzo Ĵoĵo, vizitis la Domon Rideau en Riĉmondo, ĉefe por vidi sian familianinon, mian kuzinon Eva. Ni kvin decidis ekskursi al la urbo Viktorio ĉe Vankuvera Insulo dum la 12a al la 14a de tiu monato. Ni kvin prenis aŭtomobilon kaj rajdis pramŝipon trans la markolo. La pejzaĵo sur la akvo estis tre bela. Oni vidis verdajn arboplenajn insuletojn for. Ni kvin loĝis en bela olda pensiono, posedita de afabla Ĉina familio. Estis ĉarma domo kun oldaj mebloj kaj dekoracioj. Ni matenmanĝis ovojn kaj panojn tie kaj diskutis pri Esperanto. Mia onklo estis ekscitata aŭdi pri artefarita lingvo idealisma. Ni turismis kelkajn lokojn, inkluzive de la parlamento, granda muzeo, kaj bazaroj. Ĉe vendejo de malnovaj libroj, mi aĉetis la libron Enkonduko al Hajkoj verkitan de Harold G. Henderson. Tiu temis pri Japana poemarto. Ekstere, la ĉielo estis iomete nubeca. Pluvetis. Ni marŝis tra la stratoj. Sed per aŭtomobilo, ni vizitis ankaŭ la Kastelon Craigdarroch, konstruitan de la Skoto sinjoro Robert Dunsmuir, la plej riĉa viro en Brita Kolumbio dum la 19a jarcento. La kastelo ekkonstruiĝis en la jaro 1887, la sama jaro de la naskiĝo de la lingvo Esperanto. Poste, ni aŭtomobilis norden al la urbeto Nanaimo. Survoje estis arboplene. Ni do pramŝipis reveni al la ĉeftereno.

No comments:

Post a Comment