Wednesday, October 4, 2023

Ekvinokso

Dum la Tago de la Ekvinokso en 1992, ni prenas etan flugmaŝinon al Ĉiĉen-Itza, la fama loko de antikva majaa piramido en la centro de la tropika ĝangalo. Estas la Piramido de la Kukulkano. Ekzistas ankaŭ antikva observatorio. Aliloke, ekzistas konstruaĵo, kiu nomiĝas "La Monaĥinejo" ĉar, laŭ pratempaj hispanoj, ĝiaj multaj ĉambretoj similas al monaĥinejo.

No comments:

Post a Comment