La ĉambro estas Opera 15 apud la blanksabla kankuna marbordo, kie estas iomete roka tie. La palmoj estas ĉieaj. La ĝardenistoj estas malaltaj meksikanoj, kiuj aspektas indiĝenaj, eble de majaa sango. Kelkaj meksikanoj diras, ke ni du estas meksikanoj, sed eble ili scias, ke ni estas azianoj. Plejparte da vizitantoj estas junaj blankhaŭtaj eŭropanoj kaj usonanoj. Kelke da vizitantoj estas mezaĝuloj. Malmulte da vizitantoj estas azianoj, ĉar eble aliaj el ili estas en aliaj hoteloj. La Klubo Med estas eŭropa firmao kun internacia stabo.
No comments:
Post a Comment