Saturday, May 27, 2023

Empanadas

Estas la 18-a de julio de 2004 sur Lulu-insulo. Hieraŭ, sub la varma suno, mi marŝis laŭ la ĉefa bulvardo ĝis la "100-jena" japana butiko kaj aĉetis du japanlingvajn romanojn po 3 dolaroj por libro. Poste, mi marŝis al ŝanghaja restoracio kaj manĝis kokaĵon kun citrono kaj rizon. Estis bona tago, sed mi preferas nubplenan ĉielon por marŝi. Nun, mi rigardas mian preferatan televidstacion TV5. Ĝi estas franclingva.

La 19-an de julio de 2004, sur Lulu-insulo, onklino Bella, onklino Nedy, kaj avino Lydia tre okupiĝas pri fari filipinajn tortojn aŭ pasteĉojn, filipine konatajn kiel "empanadas". Nokte kaj tage ili faras kaj bakas, kaj samtempe babilas. Mi ne partoprenas, ĉar bakado ne estas mia hobio. Hodiaŭ, mi reiris kaj marŝis al la japana butiko ĉe la ĉefa bulvardo kaj aĉetis 5 pliajn japanlingvajn romanojn uzitajn po 3 dolaroj por libro. La vendistino donis al mi diskonton, kaj mi pagis nur por 4 el 5 libroj! Poste, mi tagmanĝis ĉe barata bufedo. Estis trankvila restoracio kun vigla barata muziko.

No comments:

Post a Comment