La 9-an de aprilo de 2023, mia familio eliris por dimsama tagmanĝo en la eleganta Marmanĝaĵa Restoracio de la Fiŝkaptista Teraso en la tre eleganta Centro Aberdeno, ĉi tie sur Lulu-insulo. Mi ne ofte havas dimsamon, kaj ĉi-foje mi vere amuziĝis. Mia familio sciis, ke mi revis pri vasta atriosimila ejo, kaj ĉi-foje, ĝi estis. Post la bela manĝo, ni direktiĝis al la japanvivstila butiko nomata Oomomo. Mi volis akiri botelon da aŭtentika japana "mugiĉa" aŭ hordea teo, sed mi ne povis tro multe pensi pri pli da manĝaĵo, ĝuste tiam.
No comments:
Post a Comment