Tuesday, July 30, 2024

OZ

Mi studis lingvojn de aŭstraliaj aborigenoj. Mi ne lernis nur "prestiĝajn" lingvojn.

Unu el miaj fantazioj estas viziti ĉe Oz, Aŭstralio. En mia vivo, estis fazo, en kiu mi studis aŭstraliajn indiĝenajn lingvojn. Plej elstaraj lingvistoj, kies verkon mi legis, estas Barry J. Blake kaj Robert M. W. Dixon. En ilia esplorado, la lingvaj specimenoj estas kiel etaj rakontoj. Kiel homoj vivis en la antikvaj dezertoj ekbruligas mian imagon. La aborigenoj manĝis sorĉajn larvojn kaj ludis per bumerangoj.

No comments:

Post a Comment