Saturday, April 20, 2024

Mongo

Ĉi-matene duafoje mi vizitis la kafejon. Simona la blanka baristino eniris. Mi manĝis mungofaban hopion de la varmarko Maynila's Choice. Mi trinkis glacian nigran kafon. Lejla kaj Stela eniris. Ili estis vjetnaminoj. Lejla posedis la najbarejan vjetnaman restoracion. La vjetnama kuiristino tie estis Ami, kiu ne tre ŝatis la anglan. Mi parolis kun Ana, longhara filipina baristino, en la kafejo. Ŝi havis desegnon de havaja testudo sur sia toĉemizo. Ŝi diris, ke, kiel mi, ŝi ŝatas marŝi por ekzerco. Mi iris al la butiko Freŝko por aĉeti unu verdan cilindran pakaĵon de mungofabaj hopioj kaj unu violan cilindran pakaĵon de ube-ignamaj hopioj, ambaŭ de la filipina varmarko Maynila's Choice. Mi ŝatis la vorton "Mongo", ĉar ĝi estis la planedo de la imperiestro Ming en la sciencfikcia koncesio Flaŝ Gordon. Ĉe la butika kasejo troviĝis baratanino, kiu diris, ke ŝi venis de Andra-Pradeŝo, kie oni parolis la teluguan, el la dravida lingvaro, kiel la tamilan. Sunbrilis ĉi-matene. Estis la 20-a tago de aprilo de 2024.

No comments:

Post a Comment