Dum kelkaj tagoj ekde la 6-a ĝis la 19-a de varma aŭgusto de 2024 en la kafejo Starbukso sur Lulu-insulo, Greg la filipinano kaj mi diskutas pri variaj interesaj temoj: religioj, manĝaĵoj, historioj, vojaĝoj, lingvoj, familioj, kaj tiel plu. Ni diskutas pri la antikvaj fenicoj kaj pri la antikvaj romianoj. Ni diskutas pri la portugaloj en antikva ŝoguna Japanio. Li ofte ŝatas trinki varman mokaon aŭ kafon. Li provas avenflokojn en varma akvo kun sekvinberoj, sekaj oksikokoj, kaj nuksoj. Mi ofte trinkas glacian verdan teon aŭ glacian limean refreŝigon, spicitan aŭ ne. Mi manĝas sekigitajn pompecojn kaj bongustajn ĉokoladajn krŭasonojn, kiujn Greg feliĉe donas al mi. Mi ofte manĝas ankaŭ ravajn krŭasonojn de ŝinko kun svisa fromaĝo, kiujn mi mem aĉetas. Sur mia tabulkomputilo, mi spektas la pensigan muzikvideon "La Finiĝo de la Senkulpeco" de Don Henley.
Dum kelkaj tagoj, en la kafejo Starbukso, Hans la nederlandano kaj mi diskutas pri la malkovrado de akvo sub la grandaj aridaj partoj de Marso. En la polusaj regionoj, ja ekzistas glacioj de karbona dioksido kaj de akvo. Mi parolas kun Petro la anglo pri liaj manĝaĵoj, kiel pri saŝimoj kaj pri udonoj, en la japana restoracio. Aaron la mindanaano ŝatas akiri matĉa-teajn trinkaĵojn por siaj infanoj en la kafejo. Mi mencias al li, ke la matĉa-teo havas glaciaĵan guston. Estas la 18-an de aŭgusto de 2024, sur Lulu-insulo. Vespere en la kafejo, Ĵam kaj Denisa, ambaŭ filipinaj kaffaristoj, laboras. En Jami-picejo, dumnokte ekzistas multaj belaj brunuloj.
Mi ja ne volas truddevigi virinojn pri viraj aferoj.
Mi iris al la Sudbraka Parko sur Lulu-insulo ĉi-matene, la 16-an de aŭgusto de 2024. Estis griza ĉielo. Mi ŝategas la ĉarman antikvan kioskon en la parko. Mi volas viziti tien pli frekvente. Mi memoras la ĉarman kioskon en nia multfamilia bieno en Ferry-urbeto en Batangas-provinco en Filipinoj antaŭ kelkaj jardekoj.
ni'o mi pinxe la .blak. .ais. .tis. .pitc. .djus. noi me la .anas. noi me la .baristas. gi'e flipo bu'u la .starbaks. .i li ny renorevo ly bi dy pavo detri
No comments:
Post a Comment