Wednesday, August 28, 2024

AVENFLOKOJ

Ĉi-matene, mia patrino foriris kun du aliaj filipinanoj per aŭto el ĉi tie Lulu-insulo por viziti miajn riĉajn geonklojn en Oregono. Mi marŝis sub grizaj nuboj al Starbukso-kafejo. En la vojo, mi vidis mian belaspektan blankan najbaron Rod en ruĝa ĉemizo. En la kafejo, mi kaj Greg la filipinano diskutis pri multaj aferoj: La plejmulto en la nacio uzis drogojn. Mi diris, ke estas la mariĥuano tutmonde, kaj estas la kavao en la Pacifiko. Mi menciis, ke ja estas multaj jarmiloj, ke drogojn uzas homoj. Greg kaj mi nek fumis nek drinkis. Aliteme, Greg kaj mi parolis pri la franca kaj hispana lingvoj, kiujn mi kapablis pli legi ol paroli. Greg rimarkis mian ruĝan bireton kun oranĝaj literoj per la tagaloga: "LA STELOJ ESTAS AŬSTRALIOJ!" Greg manĝis avenflokojn en varma akvo kun sekaj fruktoj kaj nuksoj. Kaj li trinkis kafon aŭ mokaon. Mi trinkis glacian verdan teon, kaj mi manĝis krŭasonon kun ŝinko kaj svisa fromaĝo. Estis la 28-an de aŭgusto de 2024.

No comments:

Post a Comment