Sunday, March 17, 2024

Nepalanoj

Hodiaŭ matene, mi renkontis nepalan familion sur la strato. Ili parolis ekzotikan lingvon. Ili aspektis kiel mestizoj. Unue, mi pensis, ke ili estas indonezianoj. Preterpasante, la viro diris, “Sen!”


Sur la strato, blankulo diris, ke mi serĉu je “straitjacket”. Ĝi esperante tradukas al “trudkitelo”, “streĉjako”, “frenezjako”, kaj eble aliaj plu.


Hodiaŭ, mi iris al la picejo trifoje, la kafejo Starbukso, kaj la bakejo-teejo.


Ĉe Jamia Picejo, mi posttagmeze trinkis kokoslaktaĵon kun freŝa taro kaj nigra ĵeleo el SunTea bakejo-teejo.


Ĉe Ŝopers-drogbutiko, mi nokte aĉetis lavendokoloran plastan kurioze bestetoforman skatolon, en kiu estis unu el la "Skviŝmaloj", ŝtofaj ludiloj.


.i .o'u .io ga'inai blabi xrulrsakura

No comments:

Post a Comment