Tuesday, March 19, 2024

Lavenda Tago

Posttagmeze mi troviĝis en Starbukso trinkante malvarman lavendan avenlaktan lateon. Hans la nederlandano dormis ekstere sur sia rulseĝo. Mi parolis kun Denise [DeNIS] la filipina baristino pri sia nova hararanĝo, kiu kostis pli ol cent dolarojn. Mi parolis kun Leou [Ljoŭ] la hunana baristo pri la hodiaŭa unua tago de la printempo. Sunbrilas. La ĉielo bluas. Mia ruĝhara najbarino Rochelle [RoŜEL] pli marŝis ĉirkaŭ la najbarejo for de sia hejmlaboro per komputilo.

Ĝuu la silenton!

No comments:

Post a Comment