Friday, March 22, 2024

Kastela Universitato

Ĉi-matene, Greg kaj mi diskutis ankaŭ pri mia universitato, UBC. En la 1990-aj jaroj, mi ofte vizitis la Azian Bibliotekon tie. Ekzistis japanaj, ĉinaj, koreaj, barataj, indoneziaj, kaj alilingvaj libroj tie, sed ne filipinaj. Mi demandis la bibliotekistinon pri filipinaj libroj. Ĉe la indonezia sekcio, ekzistis ambaŭ sciencaj kaj artaj libroj. Indonezio havas intelektan sendependecon, kiun Filipinoj ne havas. La Azia Biblioteko havas metamodernan stilon. Alia biblioteko aspektas kiel griza kastelo: la Ĉefa Biblioteko, kie mi parttempe laboris kiel libroaranĝisto. Greg estas religiema, do mi sugestis al li, ke li vizitu la antikvan teologian ĝardenan areon kun ankaŭ griza kastelaspekta biblioteko. Mi ne menciis al Greg pri la interesa nova Biblioteko X̱wi7x̱wa pri indiana kulturo, kiun mi kelkfoje jam vizitis, post kiam mi jam ricevis mian diplomon. Ankaŭ tiu biblioteko havas metamodernan stilon.

No comments:

Post a Comment