Tuesday, September 3, 2024

Vojo

Mia onklino Viviana estas nun pasloĝantino sur nia Lulu-insulo. Ŝi multe vojaĝas tra la mondo. Ŝi sekvis en ekskurso en 2018 la Vojon de Macuo Baŝoo, la fama poeto de hajkoj en Japanio. Estis statuoj, bambuoj, montoj, temploj, kaj aliaj de la naturo kaj aliaj karaĵoj faritaj de homoj. Onklino estas kuzino de mia patrino. Estas nuntempe la 3-an de septembro de 2024. Hieraŭ vespere, mi vizitis Jami-picejon. Estis multe da adoleskuloj tie. Ĉi-matene, mi marŝis al Starbukso-kafejo, kaj mi manĝis krŭasonon de ŝinko kun svisa fromaĝo kaj trinkis glacian verdan teon. Mi vidis Jasonon, la blankulon, kiu estas feliĉa sciencfikcia fanatikulo, kiel mi. Li surhavis ruĝan ĉemizon kaj nigran ŝorton por bicikli. La regula kliento el Latinameriko troviĝis ĉe la kafejo. Ekstere, estis nubece, sed iom sunbrile.

No comments:

Post a Comment