Tuesday, September 3, 2024

Trufoj

Posttagmeze la 3-an de septembro de 2024, mi marŝis al Starbukso-kafejo. La lernejoj komenciĝis, do la ejoj, inkluzive de la kafejo, estis plene de homoj. Mi trinkis glacian verdan teon. Estis multe da bruaj adoleskuloj. Mi iris al la antaŭo de KoKo-bobelteejo nur por vidi la menuon da koloraj bobelteoj. Kiam mi revenis hejmen, mia onklino Viviana donis al mi rondan flavan skatolon da verdaj pistakaj trufoj.

No comments:

Post a Comment