Thursday, May 5, 2022

Batato

"Al la Komparado de la Japana-Aŭstronezia I" de Takao Kawamoto pruvas, ke la japana estas parenca kun la aŭstronezia familio de lingvoj, la pacifikaj lingvoj. La pruvado baziĝas sur kunigo de kelkaj centoj da vortoj de la malnova japana (OJ) kun vortoj de la praaŭstronezia (PA) aŭ unu el ĝiaj branĉoj. Kiel estis ĉi tiu mondo en tiuj antikvaj tempoj? Mi aŭdis teoriojn, ke en antikvaj antaŭkolumbaj tempoj, pacifikinsulanoj faris vojaĝojn atingante ĝis la pacifikaj marbordoj de la Amerikoj. Mi kredas, ke tia okazis. Do, estis verŝajne kontaktoj inter polineziaj triboj kaj indianaj triboj. "Lingva Pruvo pri la Prahistoria Polinezio—Kontakto en Suda Kalifornio" de Kathryn Klar kaj Terry L. Jones eksplikas la temon, menciante la indianajn lingvogrupojn, la ĉumaŝan kaj la gabrielinan, en suda Kalifornio. Iu antaŭkolumba kontakto inter la Amerikoj kaj Polinezio estas evidenta de la ekzisto de la sudamerika batato (Ipomoea batatas) en polineziaj arkeologiaj situoj, plej precipe de Mangaia, Kuk-Insularo (ĉirkaŭ 1000 p.K.).

No comments:

Post a Comment