Mi havas centojn da elektronikaj kaj presitaj dokumentoj pri indiĝenaj kulturoj. Mi reviziis. Mi renkontis skribaĵojn pri indiĝenaj kuracplantoj, specife de la belakuloj. Ili uzis plantojn por kuraci malsanojn kiel paralizon, gonoreon, diareon, ktp. Mi nun rimarkas, ke la vivo estis malfacila en la sovaĝejoj de la Amerikoj, specife ĉi tie en BK.
I have hundreds of electronic and printed documents about native cultures. I have been reviewing. I have encountered writings about Native Indian medicinal plants, specifically of the Bella Coola. They used plants to cure diseases like paralysis, gonorrhea, diarrhea, etc. I realize now that life was difficult in the wilds of the Americas, specifically here in BC.
Miaj plej ŝatataj indiĝenaj lingvoj en Kanado estas la haida, la inuktituta, kaj la kria. En Meksiko, miaj plej ŝatataj estas la klasika naŭatla kaj la jukatana majaa. En Sudameriko, miaj plej ŝatataj estas la keĉua, la gvarania, kaj la hiŝkarjana. Mi sentas "magion", dum mi legas pri ĉi tiuj temoj. Indianaj vivstilo kaj lingvoj estas revenanta fantazio por mi.
My favourite native languages in Canada are Haida, Inuktitut, and Cree. In Mexico, my favourites are Classical Nahuatl and Yucatec Maya. In South America, my favourites are Quechua, Guarani, and Hixkaryana. I feel "magic" as I read about these themes. Amerindian lifestyle and languages are a recurring fantasy for me.
No comments:
Post a Comment