Thursday, July 1, 2021

Chris

Chris la laboristo ĉe la kafejo Starbukso sur Lulu-insulo havas anglan patron kaj japanan patrinon.  Lia patro alvenis al Kanado el Anglio, kiam li aĝis nur trimonate.  Chris naskiĝis en Kanado.  La patrino de Chris kaj liaj japanaj parencoj en Kanado multgeneracie ne parolis la japanan bone.  Temis pri la Dua Mondmilito.  Nia konversacio komenciĝis ekde kiam mi demandis al Chris ĉu li povis legi mian bluan to-ĉemizon, kiu diris la modan vorton "enaĵii" (energio) en japanaj katakanaj glifoj, sed li ne kapablis legi, ĉar li bedaŭrinde ne scipovas la japanan.  Mi menciis, ke mi estas meznivelulo de la japana.  Chris menciis, ke li preferas lerni la portugalan, kaj li jam menciis tion alitempe al mi.

No comments:

Post a Comment